|
Soneto pri silentaj zorgoj.JPG | 25.09.12 10:55 | |
Bildo | 1 | |
Soneto pri silentaj zorgoj
jaro post jaro longaj paŭzoj homoj videble plialtiĝas kaj haroj de multaj griziĝas pro tempo kaj pro zorgaj kaŭzoj
ni renkontis la konatulojn preskaŭ ĉiuj ne por rekono ne helpas dezira admono vekante suspektajn spekulojn
venecia krizo kaŝiĝas en mienoj de komercistoj kaj remiloj de gondolistoj
konsumantoj ne koleriĝas pro tristvizaĝoj de kelneroj nek pro iliaj manieroj
Venecio, la 25-an de septembro 2012 Jan Stanisław Skorupski |
www.skorupski.com |